Dilatkoeficiento

Historia dilatometro de 1770-1775

La dilatkoeficiento estas fizika grando, kiu priskribas, kiel la denso de materialo aliiĝas depende de la temperaturo. Ĝia valoro ebligas kalkuli la dilaton termikan.

La plejmulto da la materialoj dilatiĝas dum varmiĝo (pozitiva dilatkoeficiento); ĉe altaj temperaturoj la molekuloj pli forte vibras, pro kio ili okupas pli grandan spacon (la volumeno plivastiĝas). Escepto estas akvo, kiu havas sian plej grandan denson ĉe 4 °C. Ĝi plivastiĝas ĉe pli altaj kaj pli malaltaj temperaturoj. Ankaŭ zirkoniovolframato plimalvastiĝas dum varmiĝo. Tiu nekutima konduto estas nomata densanomalio.

Ju pli bone la atomoj de la molekuloj estas ligitaj, des pli malalta estas la dilatkoeficienta valoro: tial la dilatkoeficientoj por volframo kaj diamanto estas tre malaltaj.

Depende ĉu oni traktas iun objekton aŭ sistemon kun unu, du aŭ tri dimensioj, oni konsideras respektive ĝian linian, surfacan aŭ volumenan dilatkoeficienton.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search